Pri Ni

Esperanto Miĉigano komenciĝis kiel grupeto de Esperanto-lernantoj en junio de 2017, dum la Esperanto-eksplodo ĉe Duolingo. En tiu tempo ni estis konataj kiel la “Metro Detroit Esperantists”. Dum la intereso kreskis, ni konstatis ke ekzistas malmultaj aliaj Esperanto-kluboj en Miĉigano kaj ni komencis plani preni nian grupon tutŝtate. Ni remarkis kiel “Esperanto Miĉigano” kaj komencis kreski.

Tiam la COVID-19-pandemio ĉesigis tion. Aldone, la publika intereso pri Esperanto komencis denove malkreski, kaj ni malfunkciis. Nun ŝajnas, ke en Usono estas malpli da kluboj ol iam ajn, kaj necesas denove organiziĝi kaj kolektiĝi, se Esperanto prosperos en la 21-a jarcento.

Do oni decidis persekuti la celon havi Esperanto-centron por Miĉigano, kun la espero renovigi intereson kaj doni al ni komunumon. Kelkaj el ni estas spertuloj, kelkaj el ni ankoraŭ lernas; sed ni ĉiuj havas komunan intereson pri la lingvo kaj kulturo de Esperanto. Kune ni esperas pliriĉigi tiun kulturon!

Interesita? Aliĝu al nia Facebook-grupo, trovu nin ĉe BlueSky, ĉeesti unu el niaj renkontiĝoj (vidu la paĝon Rentkontiĝi), aŭ kontaktu la paĝon Kontaktu Nin.